Honkonga Junulara Esperanto-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anoj de la IJK 2000

Honkonga Junulara Esperanto-Asocio (HKJEA) estas la organizaĵo kiu oficiale reprezentas la junajn esperantistojn en Honkongo, unu el la du specialaj administraj regionoj de la Ĉina Popola Respubliko. Ĝi estas landa sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kaj proksime kunlaboras kaj kun Ĉina Junulara Esperanto-Asocio kaj kun Honkonga Esperanto-Asocio. Kulmino de la ĝisnuna agado estis la 56-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en la urbo inter la 5-a kaj la 12-a de aŭgusto 2000.