Informilo de ĈEL

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Informilo de ĈEL
Kovrilpaĝo de la gazeto, sep.-okt. 2015
Kovrilpaĝo de la gazeto, sep.-okt. 2015
revuo
Speco movada revuo
Periodeco dumonata

Lando  Ĉinio
Urbo Pekino
Posedanto Ĉina Esperanto-Ligo
Establodato 2013

vdr

Informilo de ĈEL estas Esperantlingva gazeto de la Ĉina Esperanto-Ligo, kiu aperas ĉiun duan monaton.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

En la informilo troviĝas raportoj pri la Esperanto-movado en Ĉinujo, Japanujo, Koreujo kaj tutmonde: kongresoj, vizitoj al Esperanto-eventoj, agadoj. Estas ankaŭ intervjuoj kun asocio-estroj el diversaj partoj de la mondo.

Kelkaj artikoloj estas tute verkitaj en la Ĉina kaj montras al Ĉina-parolantoj kie estas Esperanto-kursoj kaj -renkontiĝoj. La kvanto de tiaj artikoloj dependas de la numero: de tri aŭ kvar artikoloj ĝis la duono de la gazeto.

Vidpunktoj pri okazaĵoj en la mondo ankaŭ estas traktataj: turismo, internaciaj krizoj, recenzoj de libroj kaj filmoj. La gazeto kelkfoje ankoraŭ citas interesajn artikolojn el Esperanto-revuoj kiel EsperantoEl Popola Ĉinio kaj el la Ĉina Radio Internacia.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]