Esperanto-Centro Ora Ponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Trezoro Huang Yinabo, direktoro de la Centro

La Esperanto-Centro Ora Ponto estas senprofita organizaĵo fondita en 2013 de Trezoro Huang Yinbao en la Jingchuan-gubernio de Gansu-provinco en Ĉinio. Trezoro Huang Yinbao nun estas la direktoro de la centro.

Tie estas interalie eldonata ekde 2017 la Unesko-Kuriero.

La celoj de la centro estas gastigi Esperanto-parolantojn, praktike trejni aktivulojn, servi esperantistojn kaj finance helpi junulojn por lerni Esperanton[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. « Esperanto-Centro Ora Ponto serĉas volontulojn » en Tra la mondo, numero 2/17, paĝo 46

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]