Hotelo Matignon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hotelo Matignon

La Hotelo Matignon (franclingve Hôtel Matignon) estas la oficiala loĝdomo de la ĉefministro de la Franca Respubliko. Ĝi estas lokita en Parizo ĉe strato Varenne (8-a arondismento).

Matignon estas nature ne vera hotelo, sed palaco.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Hotelo Matignon estis konstruita en 1722 per ordo de François-Henri De Montmorency-Boutteville, marŝalo de Luksemburgio, danke al la arkitekto Jean Courtonne. Ĉar la konstruado fariĝis pli multekosta ol unue konjektita, la marŝalo devis vendi la hotelon al la familio DE MATIGNON. La palaco poste spertis multajn sinsekvajn proprietulojn : la monaka reĝa familio GRIMALDI, la dancistino Anne Éléonore FRANCHI kaj la bankisto Quentin CRAWFORD.

En 1808, la konstruaĵo estis vendita al la fama Charles-Maurice de Talleyrand, kiu devis rapide revendi ĝin al Napoleono la 1-a. Komence de la monarkia restarigo, Ludoviko la 18-a interŝanĝis ĝin por la Palaco Elizeo kun la fratino de la estonta reĝo Ludoviko-Filipo, Bathilde D'ORLÉANS. Tiu ĉi unue instalis tie komunumon de religiulinoj, kaj poste luigis la palacon. Dum la Dua Imperio, la hotelo estis akirita de Raffaele De Ferrari, duko de Galliera. La dukino, en sia testamento, sekve donacis ĝin al la imperiestro de Aŭstrio-Hungario kiel nova ambasadejo.

Dum la Unua mondmilito, la hotelo estis rekviziciita de la registaro kiel malamika havaĵo. En 1922, Francio finfine oficiale aĉetis ĝin. Oni unue hezitis igi ĝin muzeo aŭ eĉ loĝejo, sed Gaston Doumergue, en 1935, igis la hotelon oficiala loĝdomo de la Konsiliprezidento.

Fine de la Dua mondmilito kaj dum la Provizora Registaro, la generalo De Gaulle nedaŭre loĝis ĉe Matignon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]