Howard Walter Florey
Howard Walter Florey | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Howard Walter Florey |
Dato de naskiĝo | 24-a de septembro 1898 |
Naskiĝloko | Adelajdo |
Dato de morto | 21-a de februaro 1968 |
Mortoloko | Oksfordo, en Britio |
Mortokialo | korinfarkto [+] |
Aĝo je morto | 69 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupoj | kemiisto kaj farmakologo |
Geografio | |
Ŝtato | Aŭstralio |
Familio | |
Edz(in)o | Mary Ethel Hayter Florey, Margaret Jennings [+] |
Infano | Paquita Mary Joanna Florey, Charles du Vé Florey [+] |
Frato | Hilda Gardner [+] |
Patro | Joseph Florey [+] |
Patrino | Bertha Mary Wadham [+] |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | angla lingvo [+] |
Ceteraj informoj | |
Honorigo | Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino, Medalo Copley, Reĝa Medalo, Lomonosov Gold Medal, Wilhelm Exner Medal, Lister Medal, honorary doctorate at the Laval University, Croonian Medal and Lecture, Stipendio Rhodes, Brita Merit-Ordeno, Knight Bachelor, honorary Fellow of the Royal College of Surgeons, Cameron Prize of the University of Edinburgh [+] |
Portalo pri Homoj | |
Howard Walter Florey (Barono Florey de Adelajdo kaj Marstono ; naskiĝis la 24-an de septembro 1898 en Adelajdo, mortis la 21-an de februaro 1968 en Oksfordo, en Britio) estis aŭstralia kemiisto kaj farmakologo. Rekompencis lin la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino en 1945, kun Ernst Boris Chain kaj Sir Alexander Fleming, por la ekstrakto de penicilino.
Vivo
Li naskiĝis en Suda Aŭstralio, lernis medicinon en Universitato de Adelajdo de 1917 ĝis 1921, ricevis Rhodes stipendion kaj daŭrigis sian lernadon en Queen's College de la Universitato de Oksfordo.
Post tempo en Usono kaj Universitato de Kembriĝo, li reiris al Oksfordo kie li iĝis ano de la Lincoln College kaj estro de esplora teamo. En 1938, laborante kun Ernst Boris Chain kaj Norman Heatley, li legis artikolon de Alexander Fleming pri la kontraŭbakteria efiko de ŝimo penicillium notatum.
Lia teamo laboris pri la grandskala produktado de tia ŝimo kaj estrakto de la aktiva substanco. Li tiom sukcesis, ke en 1945, penicilino estis industrie produktata por la aliancanoj de la dua mondmilito.
Howard W. Florey nobeliĝis kaj ricevis la ordenon pro merito en 1944. Li aniĝis la Ĉambron de la Lordoj estiel Barono Florey de Adelajdo kaj Marstono en 1965. Li estis prezidento de la Reĝa Societo de Londono de 1960 al 1965 kaj kanceliero de la Aŭstralia Nacia Universitato de 1965 al 1968.
Li mortis pro korinfarkto en 1968.
Eksteraj ligiloj
grekeangle Biografio de Sir Howard Florey (el Nobelprize.org) greke proksimume france Florey, sinjoro Howard Walter