Howard Walter Florey

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Howard Walter Florey
Howard Walter Florey 1945.jpg

Howard Walter Florey
Persona informo
Nomo Howard Walter Florey
Dato de naskiĝo 24-a de septembro 1898
Loko de naskiĝo Adelajdo
Dato de morto 21-a de februaro 1968
Loko de morto Oksfordo, en Britio
Okupo
Aĝo je morto 69
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Howard Walter Florey Barono Florey de Adelajdo kaj Marstono (naskiĝis la 24-an de septembro 1898 en Adelajdo, mortis la 21-an de februaro 1968 en Oksfordo, en Britio) estis aŭstralia kemiisto kaj farmakologo. Rekompencis lin la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino en 1945, kun Ernst Boris Chain kaj Sir Alexander Fleming, por la ekstrakto de penicilino.

[redakti] Vivo

Li naskiĝis en Suda Aŭstralio, lernis medicinon en Universitato de Adelajdo de 1917 ĝis 1921, ricevis Rhodes stipendion kaj daŭrigis sian lernadon en Queen's College de la Universitato de Oksfordo.

Post tempo en Usono kaj Universitato de Kembriĝo, li reiris al Oksfordo kie li iĝis ano de la Lincoln College kaj estro de esplora teamo. En 1938, laborante kun Ernst Boris Chain kaj Norman Heatley, li legis artikolon de Alexander Fleming pri la kontraŭbakteria efiko de ŝimo penicillium notatum.

Lia teamo laboris pri la grandskala produktado de tia ŝimo kaj estrakto de la aktiva substanco. Li tiom sukcesis, ke en 1945, penicilino estis industrie produktata por la aliancanoj de la dua mondmilito.

Howard W. Florey nobeliĝis kaj ricevis la ordenon pro merito en 1944. Li aniĝis la Ĉambron de la Lordoj estiel Barono Florey de Adelajdo kaj Marstono en 1965. Li estis prezidento de la Reĝa Societo de Londono de 1960 al 1965 kaj kanceliero de la Aŭstralia Nacia Universitato de 1965 al 1968.

Li mortis pro korinfarkto en 1968.

[redakti] Eksteraj ligoj

Ekstera ligilo angle Biografio de Sir Howard Florey (el Nobelprize.org)
Ekstera ligilo  proksimume france Florey, sinjoro Howard Walter
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj