Huber Matos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Huber Matos, la 25-an de oktobro 2009

Huber Matos Benítez (naskiĝis la  26-an de novembro 1918(nun 1918-11-26), mortis la 27-an de februaro 2014) estis kuba disidento, aktivisto kaj verkisto el Yara, Granma.

Li estis plej bone konata kiel revoluciulo kiu helpis al Fidel Castro, Che Guevara kaj aliaj membroj de la "Movado de la 26-a de julio" (M-26-7) en forigo de la diktatoreco de Fulgencio Batista kiel parto de la Kuba Revolucio. Li estis kontraŭ Batista depost la efektiva puĉo de la generalo en 1952, kiun li nomis kontraŭkonstitucia, sed fariĝis ankoraŭ pli kritika kontraŭ la movada ŝanĝo al marksismaj principoj, kaj kontraŭ ligo de rilatoj kun la gvidantoj de la Komunista Partio de Kubo (PCC). Li estis kondamnita pro "perfido kaj ribelado" al la nova reĝimo de Castro. Li trapasis 20 jarojn en malliberejo (1959–1979) antaŭ ol estis liberigita en 1979.

Post sia liberigo, li pasis sian tempon inter Miami, Florido, Usono kaj Kostariko. Li estis politike aktiva parolante kontraŭ la kuba registaro.

Matos mortis el korinfarkto la 27-an de februaro 2014 en Miami, Florido. li estis 95-jaraĝa.[1]

Referencoj

  1. Chardy, Alfonso. Former Cuban revolutionary Huber Matos is dead. Miami Herald (Februaro 27, 2014). Alirita Februaro 27, 2014.

Eksteraj ligiloj

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Huber Matos en la baza angla Vikipedio.