Hudba z Marsu (muzikgrupo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hudba z Marsu
Deveno Slovakio Slovakio
Ĝenroj skao, roko, punko
Aktivaj jaroj 1996 - nuntempo
Retejo www.hudbazmarsu.sk
Membroj

Róbert Szegény
Matúš Sitár
Peter Kadlic
František Kosír
Michal Štofej

vdr

Hudba z Marsu (esperante: Muziko el Marso) estas slovaka skaa, roka kaj punka muzikgrupo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En lernejo Štofo interkonatiĝis kun Macho kaj Vešpík. Ili fondis lernejan muzikgrupon Miru mir. Poste (ankoraŭ en lernejo) ili renomis ilian muzikgrupon al Hudba z Marsu laŭ ĉeĥa filmo Hudba z Marsu. Ĉi tiun nomon oni uzas ĝis nun. Ilia unua koncerto estis en Trnava en 1996.

La unua albumo eldoniĝis en 1998 kaj ili nomigis ĝin Supervýlet. Famaj kaj ŝatitaj kantoj el Supervýlet estis Klára a Gogo kaj Je to leto.

Dua albumo (Cosmodisk) oni eldonis en 2001. Kanto Šakalík preskaŭ popoliĝis. Al kanto Astronaut ili faris ankaŭ videon.

Poste kvarjara paŭzo kaj ŝanĝoj inter membroj en 2005 oni eldonis ilia ĝis nun lasta albumo Trávnice. Tre ŝatitaj kantoj estis Výberové vibrácie (ankaŭ video) kaj Fialový kvet. En Fialový kvet gastis Barbora Koláriková (kromnomita Bábo) el muzikgrupoj Chill On The Sun kaj Fairy Tail kaj Palo Smolka, kunkantisto kaj manaĝero de Zuzana Smatanová.

Membroj[redakti | redakti fonton]

  • František Kosír (Ferdo) - trumpeto
  • Peter Kadlic (Maco) - akordiono, klavaro
  • Matúš Sitár (Matúš) - basgitaro
  • Róbert Szegény (Sigi) - perkutinstrumentoj
  • Michal Štofej (Štofo) - ĉefa voĉo, gitaro

Pasintaj membroj[redakti | redakti fonton]

  • Marek Čechvala (Macho) - basgitaro
  • Marek Vešper (Vešpík) - gitaro
  • Tomáš Zámožík (Tom) - klavaro
  • Katka Štefunková (Katka) - voĉo

Diskografio[redakti | redakti fonton]

Iliaj kantoj en aliaj albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1999 - Top hity 4 Ska - reggae music (kanto Rege)
  • 2000 - Punk rock made in Slovakia (kanto Slečna)
  • 2002 - Demovnica (kanto Compuphonic)
  • 2008 - FreshStyle (Disco) (kanto Šakalík, video Astronaut)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]