Huedin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Huedin

Huedin (hungare: Bánffyhunyad [ba:nfihunjad]; germane Heynod) estas urbo en Kalotasego en Rumanio (distrikto Cluj) en la valo de Crişul Repede 50 kilometrojn okcidente de Cluj-Napoca kaj 100 kilometrojn oriente de Oradea. Ĝi situas en la centro de la baseno.

Loĝantaro

En 1910 ĝi havis 5195 loĝantojn (hungaroj); en 1992 9460 (68% rumanoj, hungaroj, ciganoj).

Historio

Ĝia unua skriba mencio estas en 1332 kiel ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Kolozs vármegye. En 1910 Béla Bartók kolektis tie 13 tekstajn kaj instrumentajn popolmelodiojn. Ĝi estas la centro de Kalotaszeg.

Kalvinana preĝejo en Huedin

Fonto

Vidindaĵoj

Gravaj personoj

Bibliografio

(hungarlingve)

  • Vasas Samu: Népi gyógyászat (Popola kuracado). Kalotaszegi gyűjtés. Bukarest, 1985.
  • Salamon Anikó-Vasas Samu: Kalotaszegi ünnepek (Festoj en Kalotaszeg). Budapest, 1986.
  • Vasas Samu A kalotaszegi gyermek (La infano en Kalotaszeg). Kolozsvár, 1993.
  • Vasas Samu: Népi jelvilág Kalotaszegen (Popolaj signomondo en Kalotaszeg). Budapest, 1994.

(rumanlingve)

  • Cristian-Claudiu Filip, Horea-Dorin Matiş, Huedinul — o localitate pe drumul spre Europa. Aspecte monografice (Huedin — loĝloko survoje al Eŭropo. Monografiaj aspektoj). Editura Grinta, Cluj-Napoca

Eksteraj ligiloj