Hungara Nacia Banko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Hungara Nacia Banko estas impona konstruaĵo kaj instituto de Budapeŝto, situanta en Placo Szabadság. La arkitekto estis Ignác Alpár.

Nacia Banko de Budapeŝto
Fronto de Nacia Banko de Budapeŝto

Historio

En la 19-a jarcento Hungario ne estis plene sendependa ŝtato, pri la financoj oni zorgis en Vieno. La nuna konstruaĵo en 1905 konstruiĝis, kiel Aŭstra-Hungara Banko. La palaco estas ornamriĉa kaj iom harmonias kun la kontraŭa Palaco pri borso. Kremo de tiutempaj artistoj ornamis la palacon. La origina domo estis kvaretaĝa, sed en la 1950-aj jaroj inter la 1-a kaj 2-a etaĝoj oni konstruis plian etaĝon el ekstero nevidebla. Ankaŭ tiutempe la interna korto ĉesis kaj oni kovris ĝin. Tio estas nun muzeo pri la mono.

Post la 1-a mondmilito Hungario plene sendependiĝis, tial en 1924 Hungara Nacia Banko fondiĝis kaj ekhavis tiun bankon. Tiu instituto tuj faris la pengon, post la 2-a mondmilito la forinton.

Vidu ankaŭ