Ibănești (Mureș)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ibănești
Vilaĝo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Mureș
Alinome Libánfalva (hungare)
Iama hungara departemento Maros-Torda
Situo 46° 46′ N, 24° 56′ O (mapo)46.76944444444424.934444444444Koordinatoj: 46° 46′ N, 24° 56′ O (mapo)
Ibănești (Mureș) (Rumanio)
Ibănești (Mureș) (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 474 m
Poŝtkodo 547325
Loĝantaro
– komunumo 4.357 (en 2011)
– vilaĝo 2,162 (en 2011; 2.273 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 117569
vdr

Ibănești [ibəneŝtj] (hungare: Libánfalva) estas komunumo en Rumanio oriente de Reghin. En 1910 ĝi havis 3 533 loĝantojn (rumanoj, hungaroj) kaj en 1992 4 728 (rumanoj, 1,4 % da hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas el 1453. Ĝis la 1919 kaj inter la 1940 kaj la 1944 ĝi apartenis al Hungario (Maros-Torda vármegye). Apartenas al ĝi la vilaĝoj Blidireasa, Brădețelu, Dulcea, Ibănești-Pădure, Lăpușna, Pârâu Mare, Tireu, Tisieu kaj Zimți.

La komunumo limas oriente al distrikto Hunedoara. Ĉiuj vilaĝoj apartenantaj al ĝi situas oriente de la centro, laŭ la distrikta vojo DJ153C, kiu tra montaro iras ĝis Remetea en Harghita. Ĉe tiu vojo situas, 20 km oriente, la plej malgranda parto de la komunumo, Lăpușna, kiu je la censo de 2002 ankoraŭ havis unu loĝanton kaj en 2011 estis senhoma.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.