Idi Amin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Idi Amin

Idi AMIN Dada Oumee (naskiĝis ĉ. 1925 , mortis la 16-an de aŭgusto, 2003) estis soldato kaj diktatoro de Ugando.

Amin naskiĝis en Koboko en kamparana familio. Post baza edukado, li aniĝis al la kolonia armeo, kie li atingis la plej altan postenon permesitan al ne-eŭropanoj. Li ankaŭ ĉampionis pri bokso. Post la sendependigo kaj la forigo de eŭropaj oficiroj, la armeanoj estis rapide pligravigitaj. Idi Amin atingis la rangon de kolonelo en 1964. Kiel amiko de la ĉefministro Milton Obote li fariĝis estro de la armeo kaj la aerarmeo. Rilatoj inter la du homoj malboniĝis, kaj en 1971 Amin gvidis ŝtatrenverson kaj fariĝis diktatoro. Li elpelis hindojn kaj israelanojn: li konfiskis fremdajn entreprenojn kaj mortigis milojn de opoziciuloj. Li estis islamano kaj sukcesis logi monsubtenon de islampropagando de Saudi-Arabio tiam riĉa post naftokrizo de 1973.

En 1978 li aneksis parton de Tanzanio kaj Prezidento Julius Nyerere sendis soldatojn al la regiono. Post 6 monatoj Amin estis venkita kaj li fuĝis al Libio.

Lia konduto estis argumento por blankaj rasistoj aserti ke afrikaj negroj ne taŭgis regi siajn landojn.

Amin mortis en Saudi-Arabio.

Eksteraj ligiloj

greke Biografio de Amin en African History About.com (angle) greke Idi Amin en Internet Movie Database (angle)