Ife
Ife, jorube Ifè aŭ Ilé-Ifẹ̀ estas metropolo, ĉefurbo de subŝtato kaj universitata urbo en Niĝerio. La loknomo signifas: "vastiĝo", fakte, la metropolo estas origino de la jorubo-kulturo. Ĝi estis nomita " Ateno de Afriko".
Bazaj informoj
- Koordinatoj: 07° 28′ N 04° 34′ O / 7.467 °N, 4.567 °O (mapo)Koordinatoj: 07° 28′ N 04° 34′ O / 7.467 °N, 4.567 °O (mapo)
- Areo: km²
- Loĝantaro: 708.937 en 2012
- Supermara alteco: 280 m
- Horzono: UTC +1
Geografio
Ife situas sur altebenaĵo en la okcidenta sekcio de la lando. Ibadano situas 75, Lagoso 218 km.
Historio
Arkeologiaj trovoj pruvas la ĉeeston de homoj el la 6-a jarcento antaŭ Kristo. Laŭ joruba legendo Ife estas la loko, kie la diaĵoj komencis krei la mondon. En la 8-a kaj 9-a a oka jarcentoj Ife iĝis ĉefa arta centro kaj restis grava urbo ĝis la 12-a jarcento. La urbo estas mondfama pro la antikvaj skulptaĵoj.
Ekonomio
Ife estas ekonomia kaj komerca centroj de terkultura regiono. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas maniokojn, maizojn, kotonojn, kakaojn kaj tabakojn.
Klimato
Ife situas en tropika klimato. La temperaturo varias inter 10 kaj 40 °C. Jare pluvas ĉ. 1000 mm.
Trafiko
El Ife kuras 4 gravaj vojoj, ekzemple al Ibadano.
Vidindaĵoj
Fontoj
- Angla Vikipedio
- [1]