Ignác Stáhly

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ignác Stáhly
Persona informo
Naskiĝo 31-an de julio 1787 (1787-07-31)
en Peŝto
Morto 29-an de aprilo 1849 (1849-04-29) (61-jaraĝa)
en Peŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro György Stáhly
Infano György Stáhly
Okupo
Okupo kuracisto • universitata instruisto • kirurgo
vdr

Ignác Stáhly [ŝtAli], laŭ hungarlingve kutima nomordo Stáhly Ignác estis hungara tutlanda ĉefkuracisto, kirurgo, profesoro, honora membro de Hungara Scienca Akademio (1839).

Ignác Stáhly [1] naskiĝis la 31-an de julio 1787 en Pest (urbo). Li mortis la 28-an de aprilo 1849 en Pest.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ignác Stáhly frekventis universitaton en sia naskiĝurbo ricevinta diplomon pri okulkuracado en 1803, pri kirurgio en 1804, pri akuŝo en 1806. Li komencis sian karieron en la universitato, kie li profesoriĝis en 1809. En la lernojaro 1829 li estis rektoro. En 1830 li partoprenis en kuracado de ĥoleroj. En 1843 li estis nomita tutlanda ĉefkuracisto. Dum la hungara revolucio de 1848 li ricevis taskojn en la jam sendependa ministerio. Li multe strebis por akiri medikamentojn sendepende de la Habsburgoj. Li ricevis premion en 1847.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]