Ignacy Jan Paderewski

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ignacy Jan PADEREWSKI (n. 18-an de novembro 1860. Kurylovka, Podolia, Rusa Imperio – m. 29-an de junio 1941., New York, Usono) estis pola pianisto, komponisto, kaj grava politikisto. En 1919 estis pola ĉefministro.

Ignacy Jan Paderewski estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

Li estis ekde 1878 piana instruisto, kiu plustudis de 1884 ĝis 1887 en Vieno.

Li estis membro de la Pola Nacia Komisiono dum la unua mondmilito, poste estis delegito al Usono, kie li renkontis la prezidenton Woodrow Wilson kaj instigis lin apogi la polan sendependecon. Tie li ludis pianajn koncertojn en multaj urboj ĉiam komencante priparoli pri sia okupata lando. Li estis unu el ĉefaj apogantoj kaj organizistoj de gravaj monumentoj- inter ili arko de George Washington kaj monumento de Tadeusz Kościuszko.

Post la milito, Jozefo Pilsudski petis Paderewski-on krei sendependan fakan registaron. La registaro establiĝis la 17-an de januaro de 1919 kaj Paderewski mem iĝis eksterafera ministro.

Lia ĉefministra periodo ne estis sukcesa. Ĉar li alkutimiĝis al la adorado, sukceso, ne toleris la kritikon. Li abdikis la 27-an de novembro 1919 kaj veturis al Usono. Li koncertis ekde 1921 en Eŭropo, Usono.

Komence de la dua mondmilito (oktobro 1939) iĝis prezidento de la pola elmigra registaro. Post okupo de Francio en 1940, li fuĝis al Usono.

Kiel muzikisto li estis tre fama pro lia stilo de ludo sur piano. Plej li famiĝis ludante verkojn de Ŝopeno. Lia stilo de tre ekspresema ludo pleje en polonezoj kaj nokturnoj famigis lin kiel kreinto de nova pola skolo de pianludo. Ĝi estas tute konforma opinio ĉar ekzemple li mem malkovris genion de Jerzy Żurawlew- pola pianisto kiu antaŭ la dua mondmilito kreis hodiaŭ plej malnovan konkurson pianan en la mondo- Konkurso de Fryderyk Chopin en Varsovio. Paderewski kaj multaj aliaj kiel Ignatz Friedman, Artur Rubinstein, Moritz Rosenthal, Raul Koczalski, Vladimir Pachmann estis ano de unua grava skolo de pianludo kiu komencis interpreti vaste ekzemple kaj propable unue muzikon de Ŝopeno.

Paderewski estis ankaŭ grava pola komponisto. Lia plej granda verko estas opero- Manru. Opero parolas pri pola cigano. Tre popularaj estis en sia tempo komponaĵoj de Paderewski por piano. Tre grava verko de li estis ankaŭ simfonio "Polonia". Li estis tre influita per muziko de Ŝopeno kaj Maurycy Moszkowski, pri kiu Paderewski parolis, ke post Ŝopeno li plej bone "komprenis" pianon.