Il Casanova di Federico Fellini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Il Casanova di Federico Fellini
filmo
Originala titolo Il Casanova di Federico Fellini
Originala lingvo itala lingvo • germana lingvo
Kina aperdato 7 dec. 1976, 11 feb. 1977, 24 feb. 1977, 2 mar. 1977, 21 apr. 1977, 22 apr. 1977, 4 aŭg. 1977, 12 aŭg. 1977, 19 sep. 1977, 25 nov. 1977, 1 dec. 1977, 13 feb. 1978, novembro 1978, 17 nov. 1978, 4 jan. 1979, septembro 1979, 27 aŭg. 1980, 13 dec. 1980, 23 aŭg. 1984
Ĝenro filmbiografio, komedia filmo, filma dramo, amafera filmo
Kameraado Giuseppe Rotunno
Reĝisoro(j) Federico Fellini
Produktisto(j) Alberto Grimaldi
Scenaro Federico Fellini • Bernardino Zapponi
Loko de rakonto Italio
Muziko de Nino Rota
Rolantoj Donald Sutherland • Tina Aumont • Carmen Scarpitta • Daniela Gatti • Olimpia Carlisi • Elisa Mainardi • Daniel Emilfork • Luigi Zerbinati • John Karlsen • Dan van Husen • Isabel Pisano • Sandy Allen • Chesty Morgan • Diane Kurys • Mary Marquet • Micha Bayard • Marika Rivera • Dudley Sutton • Reggie Nalder • Renato Zero • Francesco De Rosa • Gennarino Pappagalli
Produktinta firmao Produzioni Europee Associati
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Konstumfasonado
IMDb
vdr

Kasanova de Fellini (Il Casanova di Federico Fellini) estas itala filmo de 1976 de la reĝisoro Federico Fellini, adaptita el la membiografio de Giacomo Casanova, nome 18a-jarcenta aventuristo kaj verkisto.

Filmita entute en la studioj de Cinecittà en Romo, la filmo ricevis Oskar-premion pro la Plej Bonkvalita Vestodesegno, kaj la Oskaro iris al Danilo Donati.

La filmo montras la vivon de Kasanova kiel veutro al banala seksemo. Ajna emocio aŭ sensemo estas eklipsita pere de pliiĝante strangaj situaciol. La rakonto prezentas la aventurojn de Kasanova en detala, metodeca maniero, dum la respekto kiun li postulas estas subfosita per liaj konstantaj bazaj urĝoj.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La filmo ekas en la karnavalo de Venecio kiel preludo al serio de amoraj renkontoj de Giacomo Casanova tra la eŭropaj urboj de la 18a jarcento. La organizantoj de la festivalo klopodas starigi gigantan buston el la akvo; tio malsukcesas, kio estas komprenita kiel malbona aŭguro. Kasanova estas tiam enkondukita, kiam li vizitas unu el la Venecia insuloj por amori kun falsa monaĥino por la plezuro de riĉa rigardulo; Kasanova sukcesas distri lin, sed frustracias ĉar tiu homo ne trovas intereson en lia esploro per alkemio kaj aliaj friponaĵoj. Kiam li revenas al la ĉeftero, Kasanova estas arestita, juĝita kaj enprizonigita de la Alta Tribunalo pro sia fama liberego. Enprizone, Kasanova rememoras siajn aferojn kun tajloristino kaj poste kun unu el ŝiaj junaj dungitoj, Anna Maria, kiu suferas pro oftaj svenoj kaj bezonas konstantan sangeltiron. El prizono, Kasanova fuĝas tra la tegmento kaj ekzilas el Venecio, irante al la kortego en Parizo de Madame d'Urfé.

Geaktoroj kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Donald Sutherland kiel Giacomo Casanova
  • Tina Aumont kiel Henriette
  • Cicely Browne kiel Markizino d'Urfé
  • Carmen Scarpitta kiel Madame Charpillon
  • Clara Algranti kiel Marcolina
  • Daniela Gatti kiel Giselda
  • Margareth Clementi kiel Fratino Maddalena
  • Mario Cencelli kiel Dro. Mobius
  • Olimpia Carlisi kiel fratino de Isabella
  • Silvana Fusacchia kiel Isabella
  • Chesty Morgan kiel Barberina
  • Leda Lojodice kiel Rosalba, la mekanika pupo
  • Sandra Elaine Allen kiel Angelina la Gigantulino
  • Marika Rivera kiel Astrodi
  • Diane Kurys kiel filino de Madame Charpillon
  • Alessandra Belloni kiel Princino

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Fellini, Federico, kaj Costanzo Costantini, eld. Fellini on Fellini. London: Faber and Faber, 1995. ISBN 0-571-17543-0
  • Kezich, Tullio (2006). Federico Fellini: His Life and Work. New York: Faber and Faber, 2006. ISBN 978-0-571-21168-5