Ilia Zdaneviĉ
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 12 Apr. 2013.
1 ŝanĝo bezonas kontrolon.
Ilia Miĥailoviĉ Zdaneviĉ (naskiĝinta je la 21-a de aprilo, 1894, mortinta je la 25-a de decembro, 1975) estis rusa verkisto kaj artisto unuiĝinta kun la movado Dada. Li naskiĝis en Tbilisi kaj mortis en Parizo. En 1919 li adoptis la pseŭdonimon Iliazd. La afiŝo de Zdaneviĉ en 1923 por la Soirée du cœur à barbe (Vespero kun la barba koro) de si kaj Tristan Tzara estas vaste konata ekzemplo de avangarda tipografio kaj grafiko.

