Imelda Marcos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Imelda Marcos

Imelda Marcos en 1966
Imelda Marcos en 1966

Persona informo
Plumnomo Imelda Marcos
Vera nomo Imelda Remedios Visitacion Trinidad Romuáldez
Dato de naskiĝo 20-a de julio 1929
Loko de naskiĝo Manila
Okupo
Aĝo 85
v  d  r
Information icon.svg

Imelda Marcos [ImElda MArkos] (naskiĝis la 20-an de julio 1929 en Manila; vera nomo Imelda Remedios Visitacion Trinidad Romuáldez) estas filipina politikistino

Ŝi estas la vidvino de la 10-a filipina prezidento Ferdinand Marcos. Ŝiaj kromnomoj estis ŝtalafera papilio.[1][2]

Ŝi estas rememorigata pro la prezidenta tempo de ŝia edzo, kaj pro ŝia kolekto de 2 700 paroj da ŝuoj.[3] En 2001, ŝi malfermis la Marikina City Footwear Muzeon en la ŝufarista kvartalo de Manila. La muzeo posedas centojn da paroj de ŝia propraj ŝuoj.[4]

Unua damo[redakti | redakti fonton]

Pli ol kvin jarojn post kiam ŝia edzo fariĝis prezidento, li haltigis la elektojn kaj prenis pli da potenco. Ŝi ankaŭ prenis pli da potenco kaj fariĝis registara persono ĝis 1986 kiam la popolo per pacaj rimedoj transprenis la potencon de la prezidento.

Posta vivo[redakti | redakti fonton]

Ili iris al Havajo kaj ŝia edzo mortis tie. Ŝi revenis kvin jarojn pliposte por fariĝi prezidento sed malgajnis. Pliposte, ŝi klopodis aliajn registarajn postenojn. Dum la elektoj en 1995 ŝi fariĝis deputito por la distrikto Leyte. Dekkvin jarojn pliposte ŝi denove elektiĝis nun por la distrikto Ilocos Norte.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Reid, , "A "Roller-Coaster" Life For One Of The World's Most Famous Women, Associated Press, November 3, 1991.
  2. Soloski, , "Imelda Marcus Gets the Ol' Song and Dance at Julia Miles Theater, The Village Voice, October 6, 2009. Kontrolita June 8, 2009.
  3. Morrow, , "Essay: The Shoes of Imelda Marcos, New York Times, 31 March 1986.
  4. BBC News: Homage to Imelda's shoes. [1]
Imelda & Ferdinand Marcos en 1984, vizitante la provincon Leyte
Imelda Marcos en 2006