Imperia Dekreto pri Edukado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imperia Dekreto pri Edukado.
La Imperia Dekreto pri Edukado kaj Dekreto pri Mobilizado de Spirito de Popolo kiel memorigo de diplomiĝo ĉe altnivela bazlernejo.

Imperia Dekreto pri Edukato (japane 教育ニ関スル勅語 aŭ mallongige japane 教育勅語) estis dekreto de Imperiestro Meiĵi, temante pri edukado en Japanio. Ĝi eldoniĝis je 30-a de oktobro, 1890 kaj eksiĝis je 19-a de junio, 1948.

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

La Imperia Dekreto pri Edukado estas dekreto de Imperiestro Meiĝi, teminte pri fundamento de edukado en Japanio. Ĝin oni verkis je 30-a de oktobro, 1890 kaj publikiĝis la sekvan tagon. Ĝi aperis ĵus post la eldono de Konstitucio de la Japana Imperio kaj antaŭ la unua kunveno de la Imperia Parlamento, kaj celis klarigi la fundamentan ideon de edukado kaj nacia moralo.

Forme, ĝin verkis Imperiestro Meiĵi mem kaj donis al Ĉefministro Yamagata Aritomo kaj Ministro pri Edukado kaj Scienco Yoshikawa Akimasa. Sed fakte ĝin verkis politikistoj Inoue Kowashi kaj Motoda Nagazane.

La temo estas konfuceisma ideologio pri patriotismo kaj pieco al la Imperiestro, laŭ la familia modelo de ŝtato. Ĝi surbazis edukadon je la voloj de imperiaj dioj kaj prauloj. Ĝi emfazis lojaleco al la Imperiestro kaj la nacio kiel nacia moralo, kaj devigis tion en lerneja edukado. Fondis ĝin la spiritan / moralan fundamenton de Imperiestro-sistemo.

Postmilite, post la eldono de la nova konstitucio je 3-a de majo, 1947, du ĉambroj de parlamento decidis, ke la enhavo de la dekrreto pri "mita ideologio de nacio" kaj "la suvereno-Imperiestro" kontraŭstaris la novan konstitucion, kiu starigis demokratiisman paceman landon kaj suverenon-civitanaron. Tial la senato decidis je la 19-a de junio, 1948 ke la dekreto estis jam eksa.

Laŭkonstitucie, leĝoj sub la konstitucio, ekzemple la Fundamenta Leĝo pri Edukado estu la fundamenta gvidaro pri civitana edukado kaj moralo anstataŭ la dekreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post publikiĝo[redakti | redakti fonton]

Post publikiĝo, la Ministro pri Edukado kaj Scienco faris kopiojn kaj distribuis al ĉiuj lernejoj de la lando. Oni laŭtlegis ĝin je ceremonioj kaj estimis ĝin kiel la absoluta bazo de moralo kaj plej alta leĝo pri edukado, kaj sekve komencigis lecionojn pri moralo laŭe.

En 1891, instruisto Uchimura Kanzo rifuzis montri estimon al la Dekreto. Rezulte, la registaro eldonis leĝon ke lernejoj devas respekti la Dekreton. Speciale, je gravaj ceremonioj, oni laŭtlegu la dekreton. Poste, la dekreto fariĝis la unua celo de edukado. Apartaj leĝoj fariĝis en kolonioj Koreio kaj Tajvano pri edukado, bazita sur la dekreto.

En 1907, la Ministro pri Edukado kaj Scienco tradukis la dekreton al la angla kaj aliaj lingvoj.

Dum la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

La dekreto estis tre sanktigita dum la Dua Mondmilito.

Post eldono de la Leĝo por Gardo de Paco, oni sanktigis la dekreton. En lernejoj, oni konservis la dekreton kaj foto de la Imperiestro kaj Imperiestrino en speciala loko. Ankaŭ, ĉiu studanto devis memorigi la tutan tekston.

Post la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

En 1945 la regado de SCAP ordonis la eksigon de la Dekreto kiel la fundamenta leĝo pri edukado. Ankaŭ eksiĝis la devo memorigi kaj laŭtlegi la tekston.

En oktobro de 1946 estis malpermisita sanktigi la tekston de la dekreto.

En 1947, eldoniĝis la Fundamenta Leĝo pri Edukado. La dekreto malaperis el lerneja edukado. Kopioj de la dekreto estis kolektitaj kaj detruitaj.

Post eksiĝo[redakti | redakti fonton]

Post sia eksiĝo, la Dekreto pri Edukado, samkiel la Dekreto por Soldatoj, kiu temas pri la regulojn de militisto, konsideriĝis postlasaĵojn de militarismo kaj malaperis el la publika medio.

Nuntempe[redakti | redakti fonton]

Kelkaj dekstremaj politikistoj konsideris utiligi la tekston de la Dekreto por lerneja edukado[1]. En 2017, eĉ aperis infanĝardeno, kiu instruis la Dekreton kaj devigas al infanoj memorigi la tekston samkiel dum la mondmilito[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 参議院文教科学委員会 2014年4月8日
  2. 塚本幼稚園幼児教育学園 (2017-3-20). Arkivita el la originalo je 2017-03-08. Alirita 2017-03-23.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]