Imre Szapolyai

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Barono Imre Szapolyai [sapojai], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Szapolyai Imre estis hungara magnato, palatino, banuso. Liaj fratoj estis Miklós Szapolyai kaj István Szapolyai.

Dosiero:Szapolyai Imre00.jpg
Tomboŝtono de Imre Szapolyai

Pri naskiĝo de Imre Szapolyai [1] ĉiuj informoj mankas. Li mortis la 12-an de septembro 1487.

Biografio

Imre Szapolyai komence estis sekretario de János Hunyadi. Tiu posteno estis bona starto al la baldaŭa kariero. En 1458 li ricevis signifan postenon en komercado de saloj. En la sekva jaro li jam apartenis al kortumo de Matiaso la 1-a (Hungario), samtempe li ricevis bienon en Tokaj. En 1464 li iĝis banuso de Kroatio kaj Slavonio, krome guberniestro de Bosnio. En la sekva jaro tiuj postenoj ŝanĝiĝis al departementestro de Szepes. En 1467 li partoprenis en ribelo en Transilvanio. en 1471 li aliĝis al komploto de János Vitéz, tamen li ĉiam ricevis amnestiojn. En 1486 li estis elektita palatino.

Fontoj