Individuigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nocio individuigo signifas en sociologio transiran proceson ĉe la individuo de fremda determinado al memdeterminado, kiu paralele evoluas kun la industriigo kaj modernigo en la okcidentaj socioj.

Teorioj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj aŭtoroj subdividas la proceson de individuigo en du fazoj.[1]

Klerismo kaj formiĝo de burĝa socio[redakti | redakti fonton]

La unuan fazon ili vidas en la individuiga proceso, kiu komenciĝis per la estiĝo de moderna burĝa socio dum la industriiĝo, sed jam baziĝas filozofie kaj kulturhistorie en la Klerismo. Ĉi tiun individuigan proceson – en kiu okazas pli vasta labordispartigo kun samtempa malfortiĝo de la socia ligo – priskribas inter aliaj Georg Simmel kaj Emile Durkheim. Tio montriĝis en la kresko de rilatoj karakterizitaj de ekonomio kaj utilismo kaj en la samtempa malkresko de la grand-familio kaj la disfalo de la vilaĝa komunumo. Paralele al ĉi tiuj tradiciaj ligoj ekzistas kreskanta memdeterminado de la individuo: oni skribas pli ofte membiografiojn kaj naskiĝas la koncepto de la romantikisma amo; la rilato al Dio personiĝas en la protestantismo.

Plurismo kaj vivstiloj[redakti | redakti fonton]

Multaj sociologoj priskribas duan individuigan proceson, kiu parte kovras kaj modifas la unuan depost la 1950-aj jaroj. Laŭ Anthony Giddens kaj Ulrich Beck en la nuna postmoderna socio okazas kvalite nova radikaliĝo kaj universaliĝo de tiu ĉi proceso. Malnovaj sociaj klasigoj – kiel socia pozicio kaj klaso – estus eksteruza; kreskanta devigo je pripensita vivkonduto akompanus kreskantan klerecon; la plurigo de vivstiloj plu altiĝus; trovo de identiĝo kaj senco iĝus individua faro. Ĉio ĉi estus plu instigita per ŝanĝo de ŝtata kaj ekonomia kadroj. Estis Ulrich Beck, kiu kreis la frapvorton individuigo en 1983 por la priskribo de la hodiaŭaj sociaj vivkondiĉoj.

Individuigo en la mondo de laboro[redakti | redakti fonton]

La individuigon de labortempoj kaj laborformoj povas akompani prekariĝo kaj erozio de normaj laborkondiĉoj, sed ankaŭ plia temposuvereneco kaj laborfleksebleco. Samtempe ekestas individuaj ebloj por la organizado de personaj vivsferoj. La reprezentantoj de mastraj kaj laboristaj sindikatoj estas devigataj per kolektivaj kontraktoj fiksi devigajn normojn koncerne flekseblecon en la mondo de laboro, ĉar en la hodiaŭa tutmondiĝo kaj konkurado la postuloj de ambaŭ flankoj povas esti kontraŭaj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nicola Ebers: Individualisierung: Georg Simmel – Norbert Elias – Ulrich Beck, Königshausen & Neumann, Würzburg 1995.