Interkontinenta interlingvao

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Interkontinenta interlingvao (Interlingua intercontinental) estas eksperimenta arta lingvo kreita de Alexander Gode ĉirkaŭ 1950, por pruvi ties netaŭgecon.

Oni kritikis Interlingvaon ĉar ĝi estas eŭroklono tro eŭropcentra kaj postulis ke internacia lingvo havu pli neeŭropan vortprovizon. Gode prezentis defendon kaj justifikon de sia sistemo kreante fikcian neeŭropcentran lingvon.

Ankaŭ li argumentis ke li postulis internacian lingvon ĉefe kiel skriban lingvon de sciencaj kongresoj, kaj lingvo de scienco kaj teknologio ne povas esti simpla kunmetaĵo de radikoj, sed oni devus elekti vortojn el okcidentaj lingvoj, ĉefe kun grekaj kaj latinaj elementoj; slavaj, ĝermanaj aŭ orientaj radikoj estu prenindaj nur por popularaj, folkloraj, vortoj. La rusaj, japanaj, baratajafrikaj sciencistoj kiuj dezirus internacian agnoskon de siaj laboroj devu, ja, lerni la esencan okcidentan sciencan vortprovizon kiel unuajn paŝojn de sia profesio.

Krome, la, laŭ li, plej grandaj "orientaj" lingvoj (Ĉina, Japana, Persa, Malaja, Araba, kaj Hindustana), ne estas reciproke interkompreneblaj sen speciala studo. De ĉi tio, se oni elektus radikojn en ne-eŭropaj lingvoj, oni riskus krei lingvon kompreneblan al neniu.

Por montri tion li kreis ekzemplon, uzante gramatikon de Interlingvao kaj vortojn el aziaj lingvoj:

'Mata-hari yu: "Wo-ti nama tata-hari. Wo taihen brillante. Wo leva wo a est, dan toki wo leva wo, ada hari. Wo miru per ni-ti fenestra sama wo-ti mata brillante como kin, dan wo yu ni toki ada tempo a levar ni. Dan wo yu ni: 'Sust, leva ni. Wo non brilla sam-rap ni tomaru a toko a nemuru, sed wo brilla sam-rap ni tomaru a toko a nemuru, sed wo brilla sam-rap ni leva ni, dan que ni suru kam, ni yomu, dan ni aruku.'"'

Kaj prezentis ĝin en "normala" Interlingvao:

"'Le sol dice: "Io me apella sol. Io es multo brillante. Io me leva al est, e quando io me leva, il es die. Io reguarda per tu fenestra con mi oculo brillante como le auro, e io te dice quando il es tempore a levar te. E io te dice: 'Pigro, leva te. Io non brilla a fin que tu resta al lecto a dormir, sed que tu te leva e labora, que tu lege e que tu te promena.'"'

(La suno diras: "Mi nomiĝas suno. Mi estas tre brila. Mi leviĝas oriente, kaj kiam mi leviĝas, estas la tago. Mi rigardas per cia fenestro kun mia okulo brila kiel la oro, kaj mi cin diras kiam estas tempo de ci leviĝi. Kaj mi cin diras: 'Pigra, leviĝu! Mi ne brilas por ke ci restu sur lito dormante, sed por ke ci leviĝu kaj laboru, por ke ci legu kaj por ke ci promenu".)