Internacia Flughaveno Portlando

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Internacia Flughaveno Portlando
Portlandinternationalairportfromtheair.jpg
IATA-kodo: PDX - ICAO-kodo: KPDX
Resuma informo
Lando Usono
Regiono Oregono
Tipo Civila flughaveno
Mastrumanto Port of Portland
Apuda urbo Portlando (Oregono)
Alteco 9 m
Koordinatoj 45°35′19″N 122°35′51″U  /  45.58861°N, 122.5975°U / 45.58861; -122.5975 (Internacia Flughaveno Portlando)Koordinatoj: 45°35′19″N 122°35′51″U  /  45.58861°N, 122.5975°U / 45.58861; -122.5975 (Internacia Flughaveno Portlando)
Kurej-angulo 3/21; 10L/28R; 10R/28L
Kurej-longo 2 134; 2 438; 3 353 m
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Internacia Flughaveno Portlando (angle Portland International Airport) estas la plej granda flughaveno de la usona ŝtato Oregono. Ĝi koncentras 90% el la pasaĝeroj kaj pli ol 95% el la aertransportitaj varoj de la tuta ŝtato.

Ĝi situas ĉe la suda bordo de la rivero Kolumbio, en la kantono Multnomah, proksimume naŭ kilometrojn nordoriente de centra Portlando. Inter transportiloj al la urbo menciindas la fervojo MAX Red Line kaj la aŭtovojo Interstate 205.

PDX proponas flugojn al ĉiuj ĉefaj flughavenoj tra Usono, sed ankaŭ senhaltajn internaciajn flugojn al Kanado, Germanio, Japanio, Meksiko kaj Nederlando. Ĝi cetere estas aerkonektejo por malpli grandaj urboj en Oregono, Vaŝingtonio, Idaho, Montano, Kalifornio kaj Nevado. Tiu flughaveno estas precipe grava bazo por la flugkompanioj Alaska Airlines kaj Horizon Air.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj