Internacia domo Sonnenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internationales Haus Sonnenberg

Haus Sonnenberg (domo Sunmonto, oficiala nomo: Internationales Haus Sonnenberg) en Sankt Andreasberg, Harco estas institucio de internacia junulara, plenkreskula kaj familia klerigo. Ĝi okazigas ĉiujare pli ol 200 aranĝojn, ofte kun partoprenantoj el pluraj landoj: seminariojn por junuloj, plenkreskuloj kaj familioj, klerigajn aranĝojn por instruistoj kaj fakajn konferencojn, precipe pri pedagogiaj kaj sociaj temoj.

Homaj rajtoj, paco, solidareco, socia respondeco estas ĉefaj temoj de la laboro. Gravan lokon okupas, pro la situo meze en arbaro kaj rande la la nacia parko Harz, ekologia temaro. La institucio agas politike sendepende laŭ propra pedagogia respondeco kaj estas subvenciata per publikaj rimedoj.

Haus Sonnenberg estas ne nur klerigejo, sed ankaŭ parto de internacia organizaĵo International Sonnenberg Association (ISA) kun membroj kaj grupoj en multaj landoj de okcidenta kaj orienta Eŭropo, en Israelo kaj Usono. Membrogrupoj subtenas la celojn de la institucio, sendante gastojn kaj prelegantojn al Sankt Andreasberg, aŭ organizante klerigajn aranĝojn en siaj propraj lando aŭ regiono.

La domkomplekso de Haus Sonnenberg situas en alteco de 700 m sur arbara herbejo. Ĝi ofertas 180 lokojn por tranokti kaj estas ekipita per modernaj instalaĵoj por ĉiaspecaj seminarioj kaj aliaj aranĝoj.

Haus Sonnenberg kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Haus Sonnenberg jam plurfoje okazis la Esperanto-renkontiĝo PSI.

Germana Esperanto-Asocio formulis tie siajn gvidliniojn.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sonnenberger Leitsätze zur europäischen Sprachenpolitik

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]