Ipolytölgyes

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ipolytölgyes (ipojtoldjeŝ) estas malgranda vilaĝeto en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono Szob. Tölgyes signifas kverkaro, Ipoly estas hungara nomo de Ipel.

Blazono de Ipolytölgyes

Bazaj informoj

Situo

Ipolytölgyes situas inter monto Börzsöny (borĵonj) kaj rivero Ipel, laŭ traira flankovojo, for de ĉefvojo kaj fervojo.

Historio

La unua skriba mencio okazis en 1225. La komunumo ne senhomiĝis dum la turka erao. En 1920 la komunumo trovis sin ĉe la nova landlimo.

Vidindaĵoj

Vidindaĵo estas la preĝejo. Apud la vilaĝo fiŝkaptista lago troviĝas.