Irene Caligaris

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Irene Caligaris
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1983 (1983-04-11) (41-jaraĝa)
en Pinerolo
Lingvoj italaEsperanto
Ŝtataneco Italio
Alma mater Universitato de Torino
Okupo
Okupo scienca esploristo
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Irene CALIGARIS (naskiĝis la 11-an de aprilo 1983 en Pinerolo, do nun 41-jaraĝa), doktoro pri Literaturo kaj Lingvaj Sciencoj ĉe la universitato de Torino, okupiĝas pri instruado de la itala al eksterlandanoj kaj muzea edukado. Membro de IEF (Itala Esperanto-Federacio) kaj de UEA (Universala Esperanto-Asocio), ŝi studis Esperanton kiel memlernanto, poste akirinte la oficialajn diplomojn de IEF. Antaŭ kelkaj jaroj, studante la fenomenojn de disfalo de la eksa Jugoslavio, ŝi alproksimiĝis al la studo de la lingva demando kiel ilo por aserti identecojn.[1]

Kun la itallingva verko Una lingua per tutti, una lingua di nessun paese. Una ricerca sul campo sulle identità esperantiste ("Lingvo por ĉiuj, lingvo de neniu lando. Kampa esploro pri Esperantistaj identecoj", publikigita de la eldonejo Aracne en 2016, ISBN 978-88-548-8864-7) ŝi gajnis la Premion Giorgio Canuto de la universitato de Parma en 2015, por la plej bona disertaĵo pri Interlingvistiko kaj Esperantologio, kaj la Premion Ivo Lapenna de 2016, por la plej bona disertaĵo pri Esperantologio je internacia nivelo.[1]

En 2021, la eldonejo Edistudio publikigis ankaŭ esperantlingvan version de la libro, kun antaŭparolo de Federico Gobbo, je la titolo Unu lingvo por ĉiuj, unu lingvo de neniu lando,[2] ISBN 978-88-703-6092-9.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]