Isaac Watts

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Isaac Watts

Isaac WATTS (elp. AJzek ŬOC, n. la 17-an de julio, 1674 - m. la 25-an de novembro, 1748) estis angla himnoverkisto, teologo, kaj logikisto. Pluraj el liaj (pli ol 600) himnoj restas vaste konataj kaj kantataj de preskaŭ ĉiukonfesiaj kristanoj en multaj landoj kaj lingvoj.

Frua vivo

Isaac Watts, filo de samnoma patro, estis rimemulo ekde la infanaĝo. Li studis klasikajn lingvojn (latinan, grekan, hebrean) ĉe la Lernejo de Reĝo Eduardo la 6-a en sia naskiĝurbo, Southampton. La patro estis tre konvinkita neanglikana kristano, dufoje enprizonigita pro siaj religiaj opinioj, do la juna Isaac ne povis studi ĉe Oksfordo aŭ Kembriĝo, kaj devis studi en la neanglikana akademio en Stoke Newington (nun en Londono). Forlasinte la akademion 20-jaraĝe, Watts pasigis du jarojn en la familia hejmo; dum tiu tempo li verkis multajn himnojn, kiuj eldoniĝis en 1707-1709 sub la titolo Hymns and Spiritual Songs ("Himnoj kaj spiritaj kantoj").

Posta kariero kaj invalideco

Post tiu restado ĉe la familio, Watts relokiĝis al Stoke Newington, kie li enposteniĝis kiel instruisto de la filo de eminenta puritano, John Hartopp. Li unuafoje predikis ĉ. 1698, kaj post tri jaroj de ofta predikado, en 1702 li ordiniĝis pastoro de la sendependa preĝejo en Mark Lane. En 1703 lia sanstato komencis malboniĝi, kaj en 1712 li suferis febron, kiu lasis lin pli-malpli invalida. Tiutempe li fariĝis konstanta gasto de Siro Thomas Abney, antaŭe Lordo-Urbestro de Londono, kaj restis tie (loĝante ĉe la familio Abney en Hertfordshire kaj Stoke Newington) post la morto de Abney kiel gasto de la vidvino, Damo Mary Abney, kaj ŝia senedza filino. Same kiel ges-roj Abney, Watts havis ekumeneman starpunkton pri la diversaj eklezioj.

En 1728, la universitato de Edinburgo donis al li la honoran gradon de doktoro.

Post la morto

Dosiero:Abneysharelist.jpg
Statuo pri Isaac Watts, antaŭ la kapelo ĉe la tombejo en Parko Abney, Londono

Kiam li mortis, oni donis liajn paperojn al universitato Yale, en la kolonio Konektikuto.

La plej frua memorigilo pri Watts estis tabulo en Abatejo Westminster, starigita nelonge post lia morto. Lia tombo en la tombejo Bunhill Fields (Londono) datiĝas de 1808; pli frue estis tie alia aĉetita por li de la familioj Hartopp kaj Abney.

Statuo pri d-ro Watts staras depost 1845 en Stoke Newington, antaŭ la tombejo kies terenon li kaj la vidvino Abney grandparte desegnis.

Aktuale

Nuntempe la famo kaj influo de Watts venas ĉefe de la fakto, ke li estis la unua populare sukcesa himnoverkisto en Anglio. Kontraste al la eŭropaj luteranoj, la anglikana kaj puritana/presbiteria eklezioj, kiuj dominis la religian vivon en Britio tiuepoke, permesis en siaj Diservoj nur tre limigitan stokon de kantoj, fakte preskaŭ nur metrike tradukitaj psalmoj. Kvankam multaj el la himnoj de Watts estas bazitaj sur psalmoj bibliaj, li parafrazis, ne ĉiam laŭvorte tradukis. La populara furoreco de liaj religiaj kantotekstoj helpis diversigi la eklezian kantostokon de la angliaj kristanoj, kaj malfermis la vojon por la ankoraŭ pli furoraj kaj diversaj verkoj de Charles Wesley kaj aliaj postaj himnistoj.

Kvar himnoj de Watts troviĝas en ADORU - Ekumena Diserva Libro:

  • Joy to the world (Ĝoju la mondo, n-ro 246 en ADORU)
  • When I survey the wondrous cross (La krucon rigardante, n-ro 303 en ADORU)
  • Jesus shall reign (Reĝos Jesuo!, n-ro 437 en ADORU)
  • Our God, our help in ages past (Ho Dio, tra jarmiloj Vi, n-ro 494 en ADORU)

Nehimnaj verkoj

Siatempe Watts estis sukcesa popularigisto de filozofia logiko, influite de la empiriismo de John Locke. Li verkis popularan libron pri la logiko, Logic, or The Right Use of Reason in the Enquiry After Truth With a Variety of Rules to Guard Against Error in the Affairs of Religion and Human Life, as well as in the Sciences ("Logiko, aŭ la ĝusta uzado de la rezono en la enketado pri vero, kun diversaj reguloj por gardi kontraŭ eraroj en la aferoj de religio kaj homa vivo, kaj ankaŭ en la sciencoj"), kiu atingis 20 eldonojn ekde la unua en 1724.

En 1741 aperis plurfoje reeldonota suplemento al Logic, nome The Improvement of the Mind ("La plibonigado de la menso"), kiu poste inspiris la laboron de Michael Faraday.

Li verkis ankaŭ porinfanajn versaĵojn, el kiuj unu (Against Idleness And Mischief) estas la bazo de parodio ("How doth the little crocodile") en Alico en Mirlando de Charles Dodgson.

Verkoj

•Speculations on the Human Nature of the Logos
•Horæ Lyricæ, 1706-1709
•Hymns and Spiritual Songs, 1707-9
•The Divine and Moral Songs for the Use of Children, 1715
•The Psalms of David Imitated in the Language of the New Testament (London: J. Clark, 1719)
•Sermons, 1721-1727
•Logic, 1724
•Catechisms, Scripture History, 1732
•Reliquiae Juveniles: Miscellaneous Thoughts in Prose and Verse, on Natural, Moral, and Divine Subjects (London: 1734)
•Remnants of Time (London: 1736)
•The Improvement of the Mind, 1741
•The World to Come, 1745