Isabelo (provinco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la provinco Isabalo (hispane Isabela) de la Filipinoj. Pri la nomo Isabela respektive Izabela ankaŭ vidu la apartigan paĝon Izabela.

Marko sur bildo

Isabelo
situo de la provinco
(malhelblue ĉe la orienta marbordo)

Isabelo - hispane Isabela - estas provinco de la Filipinoj. La provinca teritorio situas ĉe la nordorienta marbordo de la insulo Luzono, la plej granda insulo de la lando, borde de la Filipina Maro. La provinco estas parto de la administra regiono 2 de la Filipinoj - la regiono Kagajana Valo (en la dekstra mapo okcidente de la Filipina Maro bildigite en diversaj nuancoj de bluo), kiu sume kovras la nordorienton de la insulo Luzono.

Administra centro de la provinco estas la urbo Ilagan. Laŭ la censo de la jaro 2007 sur la provinca teritorio vivis 1 401 495 homoj. Ĝi kovras areon de 13 775 kvadrataj kilometroj, kaj la loĝdenso do estas po 101 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro.

Ŝablono:Ĝermo-Filipinoj