István Hollós

El Vikipedio, la libera enciklopedio

István Hollós [iŝtvAn holOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hollós István estis hungara kuracisto, psikiatro. Lia nomo estis Hesslein Izidor ĝis 1887.

István Hollós [1] naskiĝis la 16-an de aprilo 1872 en Budapeŝto. Li mortis la 2-an de februaro 1957 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Hollós devenis el juda familio. Li frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris kuracistan diplomon en 1897 en Universitato de Budapeŝto. Post siaj studoj li laboris en diversaj hospitaloj (ankaŭ en provinco). Tiutempe li multe strebis kontraŭ la alkoholismo. Li atingis la rangon ĉefkuracisto en 1910 en Nagyszeben. Dum la 1-a mondmilito li estis armea kuracisto, poste ĉefkuracisto en la centra neŭrologia hospitalo en Budapeŝto, kiun li nomis "flava domo". En 1927 li pensiuliĝis pro la juda deveno. En 1944 Raoul Wallenberg savis lin de la mortpafo.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Az öröklésnek az elmebetegségek fellépésére való jelentősége (1904)
  • Az elmegyógyintézeti therapia multja és jövője (1914)
  • Zur Psychoanalyse der paralytischen Geistesstörung (1922)
  • Búcsúm a sárga háztól : Doktor Pfeiflein Telemach különös írása az elmebetegek felszabadításáról (1928 (ankaŭ germane), 1990)
  • Sigmund Freud összegyűjtött művei (Kolektitaj verkoj de Sigmund Freud), (1929) - tradukaĵo
  • Sigmund Freud: Álomfejtés (1935, 1985, 1993, 1996, 2000, 2003, 2011) - tradukaĵo

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]