István Náray-Szabó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Náray-Szabó
Persona informo
Naskiĝo 20-an de julio 1899 (1899-07-20)
en Szombathely
Morto 16-an de septembro 1972 (1972-09-16) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Familio
Infano Gábor Náray-Szabó
Okupo
Okupo kemiisto
vdr

István Náray-Szabó [iŝtvAn nArai-sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Náray-Szabó István estis hungara kemiisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1945). Li estis patro de Gábor Náray-Szabó.

István Náray-Szabó [1] naskiĝis la 20-an de julio 1899 en Szombathely. Li mortis la 16-an de septembro 1972 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Náray-Szabó frekventis universitaton en Budapeŝto. Li ricevis diplomon en 1922. En la sekva jaro li eklaboris en la universitato. Post 4 jaroj li doktoriĝis, poste helpe de stipendio li laboris-esploris en Berlino kaj Manchester. Hejmenveninta en 1930 li ekinstruis en universitato en Szeged, ekde 1938 en Budapeŝto. En 1947 li estis akuzita false, fine li estis deportita 2 jarojn. En 1953 li trovis postenon en instituto. En 1970 li pensiuliĝis. Li ricevis premion postmorte en 1990.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Fizikai kémia (fizika kemio) (1940)
  • Kristálykémia (1944)
  • Szervetlen kémia (1947-1958)
  • A szilikátüvegek tulajdonságai (1963)

Fontoj[redakti | redakti fonton]