István Sándor (etnografo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Sándor (etnografo)
Persona informo
Naskiĝo la  1-an de aŭgusto 1907(nun 1907-08-01)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Munkács
Morto la 6-an de januaro 1994
en  Hungario Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo etnografo • literaturhistoriisto • bibliografo
vdr

István Sándor [iŝtvAn ŝAndor], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Sándor István estis hungara etnografo, literaturhistoriisto, altlerneja instruisto, membro de Societo Dugonics (1938-). Lia origina nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Skala Sándor István ĝis 1933, liaj pseŭdonimoj estis Potocsny József kaj Szegedi Gergely.

István Sándor[1] naskiĝis la  1-an de aŭgusto 1907(nun 1907-08-01) en Munkács (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Mukaĉevo en Ukrainio), li mortis la 6-an de januaro 1994 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Sándor maturiĝis en benediktana gimnazio en Győr en 1925, poste li akiris pedagogian (1930) kaj filozofian (1932) diplomojn en Scienca Universitato Péter Pázmány, sed en la lernojaro 1927 li studis en Universitato de Vieno. Post la unua diplomo li instruis en gimnazio de Mezőkövesd, poste en Pedagogia Altlernejo de Szeged (eĉ li estis katedrestro) ĝis 1945, sed en la nova reĝimo li ne rajtis instrui. Li havis postenon en muzeo en Budapeŝto inter 1946–1969, poste li pensiuliĝis. Intertempe li kandidatiĝis en 1980 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia ĉeftemo estis folkloro de Mezőkövesd. Li edziĝis en 1932, lia edzino naskis gefilojn inter 1934-1952. Li ricevis premiojn inter 1956-1984.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Gr. Széchenyi István és a magyar romanticizmus. (monografio kaj disertaĵo, 1932)
  • Retorika. (studenta lernolibro, 1939)
  • Ady és a gyermek. (1943)
  • Barcsay Ábrahám elfelejtett versei. (1947)
  • Néprajzi muzeológiánk kezdetei. (1953)
  • Néprajzi kutatásaink külföldi visszhangjai. (1958)
  • Néprajz. A néprajzi kutatás alapbibliográfiája. (1963)
  • Xantus János. (bibliografia monografio, 1970)
  • Tanulmányok a magyar néprajztudomány történetéhez. Tudományos tevékenység tézises összefoglalása. (disertaĵo, 1979)
  • A nép, nemzet, kultúra fogalma XVIII. századi magyar gondolkodóknál. (1989)
  • A karácsonyi népi színjátszás dramaturgiája Mezőkövesden. (1993)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.