István Tüdős
István Tüdős | |
---|---|
István Tüdős | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 22-an de decembro 1866 en Mihályi (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Morto | la 8-an de oktobro 1918 en Miskolc (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kalvinana pastro • filozofo • teologo • universitata instruisto • verkisto |
István Tüdős [iŝtvAn tudOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tüdős István estis hungara kalvinana pastro, episkopo, altlerneja instruisto, senatano.
István Tüdős[1] naskiĝis la 22-an de decembro 1866 en Mihályi (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Michalovce en Slovakio), li mortis la 8-an de oktobro 1918 en Miskolc.
Biografio[redakti | redakti fonton]
István Tüdős maturiĝis en gimnazio en Sárospatak en 1866, poste li studis teologion en la sama urbo akirinta dipomon en 1890. Li plustudis en Jena kaj Kolozsvár po unu lernojarojn, en 1892 li doktoriĝis. Post siaj studoj li estis pastro en Miskolc ĝis 1895, poste li ekinstruis en akademio en Sárospatak. En 1905 li denove estis pastro en Miskolc, kie li estis altrangigita eklezia dekano en 1910. En 1914 li estis elektita episkopo, tial en la sekva jaro aŭtomate li estis senatano. Li ofte kontribuis ĉefe en ekleziaj gazetoj.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Zwingli mint dogmatikus. Theologiai magántanári vizsgálatra. (1892)
- Tanulmányok Augustinus tanrendszeréből (1903)
- Emlék-lapok a miskolczi ref. egyház Kossuth-utczai templom felavatásának századik évfordulója alkalmából (1908)
- Imádság a reformáció négyszázados ünnepére (1918)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-10-27 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majuskloj T, TY, poste serĉu la nomon)