Italio en la Vintra Olimpiko 2006

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Italio en la Vintra Olimpiko 2006
Flago-de-Italio.svg
Vintra Olimpiko 2006 en Torino
Flagtenanto:  Carolina Kostner (malfermo)
Armin Zöggeler (fermo)
Sportistoj 185 en 15 disciplinoj
Medaloj
rango: 5
Oro
0
Arĝento
6
Bronzo
9
Sume

15

v  d  r
Information icon.svg

La itala teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2006 en Torino havis 185 sportistojn. Ili partoprenis en 15 disciplinoj. Flagtenanto de la itala teamo estis Carolina Kostner dum la malferma ceremonio respektive Armin Zöggeler dum la ferma. La sportistoj atingis 6 arĝentajn kaj 9 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 5-an rangon. Kunordigis la teamon la Itala Olimpika Komitato (itale Comitato Olimpico Nazionale Italiano, CONI). Laŭ la nomoj videblas ke portantoj de la nacia flago kaj en la malferma kaj ferma ceremonioj estis anoj de la germanlingva malplimulto en Italio - plejparte loĝantoj de la regiono Suda Tirolo; la arta sketadistino Carolina Kostner devenas el la urbo Bozen kaj la sledisto Armin Zöggeler el Meran.