Ivan Jakovlev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ivan Jakovlev

Ivan Javoleviĉ JAKOVLEV (1848-1930), ĉuvaŝa aganto de kulturo kaj de klerigado, pedagogo-demokrato, verkisto. En 1868 li organizis en Simbirsk (nuna Uljanovsk) lernejon por ĉuvaŝoj, kiu en 1877 fariĝis instruista lernejo. Li kreis ĉuvaŝan alfabeton (surbaze de la rusa alfabeto kaj de la modeloj faritaj de Nikolaj Ilminskij) kaj metis la fundamenton por la literatura lingvo; verkis abocolibrojn, lernolibrojn, legolibrojn; kolektis ĉuvaŝan folkloron.