Ivanovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri familinomo vidu en artikolo Ivanov.


Ŝablono:Rusia urbo gm Ivanovo (ruse Иваново) estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Ivanova provinco.

La urbo situas inter riveroj Volgo (Волга) kaj Klazjma (Клязьма), sur bordoj de rivero Uvodj (Уводь) (kiu fluas en riveron Klazjma).

En la urbo estas fervoja stacio.

Ivanovo apartenas al la Ora Ringo de Rusio.

Ivanovo tradicie estas nomita la teksaĵa ĉefurbo de Rusio. Ĉar plejmulto da teksolaboristoj estas virinoj, oni ankaŭ kromnomas ĝin "urbo de fianĉinoj". Intertempe la misproporcio de virinoj inter la loĝantoj de Ivanovo delonge malaperis pro artefaritaj rimedoj de 1950-aj, laŭ la statistiko la veraj "urboj de fianĉinoj" en la nuna Rusio estas Moskvo kaj Peterburgo.

La plej internacie fama el la ivanovaninoj estas la postmoderna franca verkisto Nathalie Sarraute.

Ĝi estas ĝemelurbo de Lodzo (Pollando).

Historio

Ivanovon oni kreis per kunfando de malnova plantofibro-pritrakta vilaĝo Ivanovo (ekdokumentita en 1561) kaj industria Voznjesenskij Posad en 1871. Ĝis 1932, la oficiala nomo estis Ivanovo-Voznesensk (Иваново-Вознесенск).

Komence de la 20-a jarcento. Ivanovo konkuris kun Lodzo (tiam ankaŭ rusimperia) pri la ĉefeco kiel teksoproduktejo en Eŭropo. La laborista vivmaniero estis malkomforta, kaj strikoj oftis. Unu el ili kaŭzis la rusan revolucion de 1905. Tiujare stariĝis la unua soveto en la mondo.

En 1959 Ivanovo havis 338 mil loĝantojn.

Famuloj

Esperanto en Ivanovo

En Ivanovo dum kelkaj jaroj laboris Antoni Grabowski. J. Jovlev publikigis plurajn tradukojn el la rusa dum la 1960-aj jaroj. En Ivanovo loĝis sovetia kaj rusia esperantistino Jelena Lebedeva. Andrej Grigorjevskij instruis Esperanton. En Ivanovo naskiĝis muzikgrupo Ekvinokso, kiun gvidis muzikisto Andrej Obrezkov. Festivalo EoLA okazis en Ivanovo en 1994 kaj 1998.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj