Iwo
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: IWO |
Iwo estas metropolo kaj universitata urbo en Niĝerio.
Bazaj informoj
- Koordinatoj: 07° 38′ N 04° 11′ O / 7.633 °N, 4.183 °O (mapo)Koordinatoj: 07° 38′ N 04° 11′ O / 7.633 °N, 4.183 °O (mapo)
- Areo: 245 km²
- Loĝantaro: 130.707 en 2012
- Supermara alteco: m
- Horzono: UTC +1
- Poŝtkodo: 232...
Geografio
Iwo situas en montetaro en la sudokcidenta sekcio de la lando. Ĝi kuŝas ĉe rando de savano kaj pluvoarbaro.
Historio
Iwo estis en la 16-a jarcento (aŭ iomete poste) ĉefurbo de joruba Reĝlando Iwo. En 1906 fervojo konstruiĝis apud la urbo, kiu portis prosperon. Ankaŭ nun precipe joruboj vivas en la urbo kaj ili sekvas la islaman religion.
Ekonomio
En ĉirkaŭaĵo de Iwo oni kultivas kakaojn, ignamojn, maizojn kaj maniokojn. Aliaj okupiĝas pri palmooleoj kaj teksaĵoj.
Trafiko
El Iwo kuras ĉefvojoj al Ibadano kaj Osogbo. La stacidomo situas 10 km norde de Iwo, kie trajnoj trafikas inter Lagoso-Kano (urbo).
Klimato
Iwo havas tropikan klimaton, havanta sekan kaj pluvan sezonojn. Jare pluvas ĉ. 1000 mm. La temperaturo varias inter 10-40 °C.
Vidindaĵoj
- centra moskeo