János Keményfy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Keményfy [jAnoŝ kemEnjfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Keményfy János estis hungara literaturhistoriisto, kritikisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1938).

János Keményfy naskiĝis [1] kiel Hartmann János la 23-an de oktobro 1875 en Hungario, en Újsóvé (nuntempa Ravno Selo en Serbio). Li mortis la 27-an de decembro 1943 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Keményfy frekventis universitaton en Kolozsvár, poste li plulernis en Berlino. Li komencis instrui en diversaj urboj ekde 1903. En 1918 li translokiĝis al Budapeŝto, kie li instruis en diversaj gimnazioj ĝis la emeritiĝo en 1939. Li okupiĝis precipe pri Sándor Petőfi. Liaj kritikoj aperis ĉefe en Napkelet, kie li partoprenis ankaŭ en la redaktado.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Élet: Keményfy dalai (1897)
  • Petőfi Sándor (1908)
  • A „Nyugat” irodalomtörténete (Literatura historio de Nyugat, (1937)
  • 500 év humora: Magyar szerzők vidám írásai (1942)

Fontoj[redakti | redakti fonton]