Ravno Selo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ravno Selo, serbe Равно Село, germane Schowe [ŝove], hungare Sóvé [ŜOvE] estas unuigita vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Suda Baĉka, en municipo de Vrbas.

Ravno Selo troviĝas en (verda) Municipo Vrbas en Serbio
Mapo pri municipo Vrbas
Preĝejo de Ravno Selo
Kuracejo de Ravno Selo, kie la luterana preĝejo estis

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Ravno Selo situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ flankovojoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la loko devenis el fine de la 15-a jarcento, kiel parto de Hungara reĝlando. Post la mezepoko la vilaĝo apartenis al Osmana Imperio, ĝis 1873 al Habsburga Imperio, poste al Hungara reĝlando, al Bács-Bodrog, al distrikto de Verbász. En 1786 germanoj fondis novan vilaĝon "Neu-Schowe" (hungare Újsóvé) apud la malnova vilaĝo, kie loĝis plejparte serboj. En 1893 oni komputis tie 2136 homojn (1436 serboj, 653 germanoj, 15 hungaroj kaj aliaj). Post Traktato de Trianon Ravno Selo apartenis al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Inter 1941-1944 la hungara armeo reokupis la vilaĝon. Post la 2-a mondmilito la germanoj rifuĝis. En 2002 loĝis en Ravno Selo 3478 homoj, (2702 serboj (78 %), 274 montenegranoj, 33 kroatoj, 25 makedonoj, 20 jugoslavianoj, 15 ciganoj, 11 hungaroj, 7 slovakoj, po 4 germanoj kaj rutenoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]