János Németh (konstitucia juĝisto)
János Németh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de julio 1933 en Újpest |
Morto | 1-an de marto 2021 (87-jaraĝa) |
Lingvoj | germana • angla • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | juristo • juĝisto • universitata instruisto |
János Németh [jAnoŝ nEmet], laŭ hungarlingve kutima nomordo Németh János estis hungara advokato, konstitucia juĝisto, altlerneja instruisto.
János Németh[1] naskiĝis la 31-an de julio 1933 en Újpest, li mortis la 1-an de marto 2021.
Biografio[redakti | redakti fonton]
János Németh maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1951, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1956, en la sekva jaro li doktoriĝis. Ekde 1957 li instruis en la universitato, li kandidatiĝis ĉe Hungara Scienca Akademio en 1970, lia habilitiĝo okazis en 1994. Li longe estis katedrestro, eĉ vicrektoro (1993-1997). Li estis ankaŭ advokato inter 1986 kaj 1997 kaj denove inter 2003-2013. Depost la socialismo inter 1990-1997 li estis gvidanto de komisiono pri elektoj, poste ĝis 2003 li estis konstitucia juĝisto. Li ricevis premiojn (ankaŭ eksterlandajn) inter 1995-2008. Lia edzino naskis 2 filinojn.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- A rendkívüli perorvoslatok a magyar polgári jogban
- Polgári jog – Családjog – Polgári eljárásjog
- Polgári eljárásjog (kunaŭtoro)
- Polgári nemperes eljárások (kunredaktoro)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografieto kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-10-18 per la retarkivo Wayback Machine