János Tomcsányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Tomcsányi
Persona informo
Naskiĝo la  7-an de septembro 1873(nun 1873-09-07)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Pekelnik
Morto la 30-an de decembro 1935
en  Hungara reĝlando Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Róza Czukrász
Okupo
Okupo tradukistopedagogopublikigisto
vdr

János Tomcsányi [jAnos tomĉAnji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Tomcsányi János estis hungara instruisto, oficisto, inspektoro, tradukisto. Lia nobela antaŭnomo estis tomcsányi, lia origina familia nomo estis Marmula ĝis 1899, poste li uzis sian nobelan nomon kiel familia nomo. Lia edzino estis Róza Czukrász ekde 1899.

János Tomcsányi[1] naskiĝis la  7-an de septembro 1873(nun 1873-09-07) en Pekelnik (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Piekielnik en Pollando), li mortis la 30-an de decembro 1935 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Tomcsányi supozeble apartenis al la pola minoritato de la lando. Li akiris pedagogian licencon kaj li estis instruisto province. Li kontribuis pedagogiajn artikolojn, tial li laboris ekde 1903 en la edukministerio. De 1908 ĝis la pensiuliĝo li estis lerneja inspektoro. Ekde 1909 li ofte vojaĝis al Varsovio, kie li prezentis siajn kontribuojn pri la reciprokaj hungaraj-polaj literaturaj rilatoj. De 1920 li laboris en ministerio pri eksterlandaj aferoj en la sekcio polaj aferoj. Li multe tradukis el la pola lingvo, krome liaj artikoloj aperis pole en Pollando.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]