József Finkey

El Vikipedio, la libera enciklopedio

József FINKEY [jOĵef finkei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Finkey József estis hungara inĝeniero pri minado, pedagogo, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1940).

József Finkey [1] naskiĝis la 27-an de novembro 1889 en Sárospatak. Li mortis la 7-an de aprilo 1941 en Sopron.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Finkey frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste akademion en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio) inter 1907-1911. Li eklaboris en minejo en tiam grava minejo de Hungara reĝlando en Drenkova (nuntempa Berzasca en Rumanio), sed en 1914 li revenis por instrui en la akademio, post la 1-a mondmilito jam en Sopron. Li okupiĝis ĉefe pri prilaborado kaj antaŭpreparado de karboj kaj diversaj ercoj ekzemple en Recsk, Gyöngyösoroszi, Úrkút, Létavértes.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Bányatelepítések tervezése (1918)
  • Nedves úton való ércelőkészítés tudományos alapjai (1924); ankaŭ germane; angle (1930); ruse (1932]; hispane (1941)
  • Ásványszenek brikettezése (1930)
  • A flotációs ásványelőkészítési eljárás (1937)

Fontoj[redakti | redakti fonton]