József Mindszenty

El Vikipedio, la libera enciklopedio

József MINDSZENTY ([ˈjoːʒɛf ˈmindsɛnti]), hungare Mindszenty József, Esperante Jozefo Mindsenti estis hungara pastro, episkopo, ĉefepiskopo, primaso, kardinalo.

Skulptaĵo pri József Mindszenty en Budapeŝto

József Mindszenty naskiĝis kiel Pehm József ([pɛhm ˈjoːʒɛf]) la 29-an de marto 1892 en Csehimindszent. Li mortis la 6-an de majo 1975 en Vieno.

Vivo

József Mindszenty frekventis lernejon por esti pastro en Szombathely. En 1919 li estis deportita, sed poste li estis pastro en Zalaegerszeg. En 1944 li atingis rangon episkopo por Veszprém. Li tuj protestis kontraŭ tiu politiko, kiu deportis la judojn. Tial li estis arestita. En 1945 li iĝis ĉefepiskopo en Esztergom. En 1948 post konstanta molestado li denove arestiĝis kaj la komunistoj kondamnis lin je prizono ĝismorta. En 1956 revoluciuloj faris lin libera en Felsőpetény. Post fiasko de la revolucio li rifuĝis al ambasadorejo de Usono, kie li vivis ekzile 15 jarojn. Poste li vivis en Vieno, sed foje-foje li vizitis hungarojn tutmonde nature escepte satelitojn de Sovetunio. En 1989 oni oficiale neniigis la akuzojn pri József Mindszenty.

Vidu ankaŭ

Fontoj