József Mitterpacher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Mitterpacher
Persona informo
Naskiĝo 14-an de februaro 1739 (1739-02-14)
en Bilje
Morto 24-an de marto 1788 (1788-03-24) (49-jaraĝa)
en Peŝto
Familio
Frat(in)o Lajos Mitterpacher
Okupo
Okupo matematikisto
vdr

József Mitterpacher [jOĵef miterpaĥer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mitterpacher József estis hungara pastro, monaĥo, matematikisto, profesoro, instruisto. Lia nobela nomo estis mitternburgi. Lia frato estis Lajos Mitterpacher. Lia origina familia nomo estis Mitterbacher.

József Mitterpacher [1] naskiĝis kiel Mitterbacher Lajos la 14-an de februaro 1739 en Hungario en Bellye (nuntempa Bilje en Kroatio). Li mortis la 24-an de marto 1788 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

La familio Mitterpacher nobeliĝis en 1752. József frekventis gimnazion en Pécs, li aliĝis al jezuitoj en 1753. Post lernado en 1766 li pastriĝis en Graz, poste li instruis en diversaj lokoj. En 1773 la jezuitoj estis malpermesitaj, tial li instruis en Reĝa Universitato de Nagyszombat. Li sekvis la translokigitan universitaton al Pest-Buda (komprenu Budapeŝto). Li estis dekano en la studjaro 1776, rektoro en 1780. Li partoprenis en 1785 en establo de filia ĝerma universitato nomata Institutum Geometrico, kie li ofte instruis fizikon kaj matematikon.

Liaj kontribuoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Panegyricus (1776)
  • Unterricht in der mathematischen Analysis und Maschinenlehre (1790)

Fontoj[redakti | redakti fonton]