Jürgen Trittin
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 26 Jul. 2011.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Jürgen TRITTIN (naskiĝis la 25-an de julio 1954 en Bremen-Vegesack) estas germana politikisto de la ekologia partio Alianco 90/La Verduloj.
Ekde la jaro 2005 li estas vicgvidanto de la frakcio de sia partio en la nacia parlamento Bundestag. Inter la jaroj 1990 ĝis 1994 li estis ministro pri federaciaj kaj eŭropaj temoj en la germania federacia lando Malsupra Saksio, kaj inter la jaroj 1998 kaj 2005 en du registaroj gviditaj de la federacia kanceliero Gerhard Schröder li estis nacia ministro pri medio, naturprotekto kaj sekureco de nukleaj centraloj.
En la parlamenta baloto en Germanio 2009 de la 27-a de septembro 2009 li kaj la sampartianino Renate Künast kune estas la pintaj kandidatoj de la partio Alianco 90/La Verduloj.
[redakti] Retaj ligiloj
retejo de la politikisto
biografio en la retejo de la parlamento Bundestag
biografio en la retejo de la parlamenta frakcio Alianco 90/La Verduloj
Literaturo de kaj pri Jürgen Trittin en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko

