Jędrzej Śniadecki

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jędrzej Śniadecki (naskiĝis la 30-an de novembro 1768 en Rydlewo apud Żnin, mortis la 11-an de majo 1838 en Vilno) - pola kuracisto, biologo, kemiisto kaj filozofo.

Biografio

Meznivelan edukitecon akiris en Gimnazio de Trzemeszno. Estis profesoro pri kemio kaj medicino ĉe Ĉefa Lernejo de Granda Duklando de Litovio (en 1803 transformiĝinta en Universitato Vilno) kaj ĉe Akademio Kuracist-Kirurgia en Vilno. En la jaroj 1806-1836 estis prezidanto de Scienca Societo Kuracista.

Li laboris pri teorio de la procezo de solviĝado

En 1808 kiel la unua malkovris novan metalon, kiun nomis "vestem" (nomita de li en laboraĵo Rozprawa o nowym metalu w surowej platynie odkrytym (Disertaĵo pri nova metalo en kruda plateno malkovrita). La malkovro ne estis tamen oficiale agnoskita. La metalo post 40 jaroj estis denove malkovrita kaj ĝia nuntempa nomo estas rutenio.

Li prilaboris fundamentojn de pola kemia terminologio kaj verkis la unuan pollingvan lernolibron pri kemio Początki chemii (Komencoj de kemio). Lia kemia terminologio, signife malsama de la ĝenerale akceptita kemia terminologio en la mondo, postvivis en lernolibroj pri kemio ĝis la fino de 1970-aj jaroj kaj ĝis hodiaŭ funkcias en pollingvaj nomoj por kemiaj elementoj (wodór (hidrogeno), węgiel (karbono), krzem (silicio), siarka (sulfuro), kwasoród por tlen (oksigeno)), kiuj en aliaj eŭropaj lingvoj devenas senpere de iliaj latinaj nomoj.

En 1822 Śniadecki kiel la unua priskribis metodon kuraci rakiton helpe de pligrandigita sinekspozicio al sunlumo, kio kauzxas endogenan produktadon de vitamino D en la haŭto.

Li estis ankaŭ populariganto de higieno kaj dietistiko kaj pioniro de korpa edukado en Pollando.

Jędrzej Śniadecki estis frato de Jan Śniadecki kaj patro de Ludwika Śniadecka.

Li estas aŭtoro de originala kaj novisma laboraĵo Teoria jestestw organicznych (Teorio de organikaj estaĵoj) eldonita en 1804, en kiu priskribas esceptan econ de vivaj organismoj, kiu estas daŭra metabolo.

Eksteraj ligiloj