Jan Śniadecki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jan Śniadecki

Jan Śniadecki (naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1756 en Żnin, mortis la 9-an aŭ 21-an de novembro 1830 en Jašiūnai proksime al Vilno) – pola astronomo, matematikisto, filozofo kaj geografo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li okupiĝis pri problemoj de pedagogio, lingvoscienco kaj filozofio. Oni diris pri li, ke li estas: arkisacerdoto de scipovoj en la tuta Pollando kaj Litovio (Karol Libelt). Meznivelan edukitecon akiris en gimnazio en Trzemeszno. Studis ĉe Akademio de Lubrański kaj en Krakova Akademio. Ankaŭ estis studento de Universitato en Parizo, kie daŭrigis matematikajn studojn. En 1781 fariĝis profesoro de matematiko kaj astronomio en Krakovo. En 1782 proponis projekton krei astronomian observatorion en Krakovo ene de Botanika Ĝardeno. En 1784 (unu jaron post la fratoj Montgolfier) kune kun Jan Jaśkiewicz konstruis la unuan en Pollando balonon. En filozofio estis malamiko de metafiziko kaj romantikismo, spekulativeco kaj aprioraj esploroj. Li estis adepto de empiriismo kaj kontraŭulo de Immanuel Kant. Lia ĉefa filozofia verko estis Filozofia umysłu ludzkiego (Filozofio de homa intelekto; 1822). Laŭ lia personeco Adam Mickiewicz kreis staturon de Maljunulo en sia balado Romantikeco. Li publikigis Geografia, czyli opisanie matematyczne i fizyczne Ziemi (Geografio aŭ matematika kaj fizika priskribo de la Tero; 1804).

Li kontribuis al popularigo de la pola matematika terminologio.

En 1812 fariĝis membro de kreita de imperiestro Napoleono Bonaparte Komisiono de Provizora Registaro de Granda Duklando de Litovio.

Omaĝe al li oni nomumis unu asteroidon 1262 Sniadeckia kaj unu lunan krateron – Sniadecki. Li estas patrono de la 30-a Ĝeneralkleriga Liceo en Varsovio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Sfera trigonometrio analize prezentita...