James Ferguson (astronomo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon James Ferguson.
James Ferguson

James Ferguson (1797 - 1867)
James Ferguson (1797 - 1867)

Persona informo
Nomo James Ferguson
Dato de naskiĝo 31-a de aŭgusto 1797
Dato de morto 26-a de septembro 1867
Okupo
Aĝo je morto 70
v  d  r
Information icon.svg

James Ferguson (naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1797, mortis la 26-an de septembro 1867) skotdevena usona astronomo kaj inĝeniero (Oni ne konfuzu lin kun la skota astronomo James Ferguson (1710-1776))

Inĝeniero, li partoprenis al la konstruo de la Kanalo Erie. Ekde 1847, li laboris en la Mararmea Observatorio de Usono en Vaŝingtono, kie li estis la unua, kiu malkovris asteroido elde la usona teritorio (31 Eŭfrozino).

En lia honoro, oni donis lian nomon al la asteroido 1745 Ferguson[1], malkovrita en 1941 en ĉi-tiu observatorio.

Malkovritaj asteroidoj : 3
31 Eŭfrozino 1-a de septembro 1854
50 Virginio 4-a de oktobro 1857
60 Eĥo 14-a de septembro 1860

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. JPL Small-Body Database Browser 1745 Ferguson (1941 SY1) (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]