Jan Neruda
Jan Neruda | ||
---|---|---|
Portreto de Jan Neruda
| ||
Persona informo | ||
Jan Neruda | ||
Naskonomo | Jan Nepomuk Neruda | |
Naskiĝo | 9-an de julio 1834 en Ĉeĥa reĝlando, Prago | |
Morto | 22-an de aŭgusto 1891 en Ĉeĥa reĝlando, Prago | |
Mortis pro | naturaj kialoj vd | |
Mortis per | kancero vd | |
Tombo | tombejo de Vyšehrad vd | |
Nacieco | ĉeĥa | |
Etno | ĉeĥoj vd | |
Lingvoj | germana • ĉeĥa • franca vd | |
Ŝtataneco | Ĉeĥa reĝlando | |
Familio | ||
Edz(in)o | – | |
Amkunulo | Anna Holinová, Karolína Světlá | |
Profesio | ||
Alia nomo | Janko Hovora vd | |
Okupo | ĵurnalisto, verkisto, poeto | |
Laborkampo | Ĉeĥlingva literaturo • ĵurnalismo • literaturo • dramo • literatura kritiko • theatre criticism • traduko vd | |
Verkado | ||
Literatura movado | Majanoj | |
Verkoj | Povídky malostranské, Zpěvy páteční | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Jan NERUDA (naskiĝis la 9-an de julio 1834 en Prago; mortis la 22-an de aŭgusto 1891 en Prago) estis unu el la plej grandaj poetoj ĉeĥaj.
Li estis redaktoro de la ĵurnalo Národní listy. Multon li verkadis, precipe felietonojn por sia ĵurnalo, mallongajn rakontojn kaj felietonojn pri siaj tiam grandaj vojaĝoj. Sed lia ĉefa signifo estas en poezio.
Lia forto estis, ke li sciis kunigi en si la hejman tradicion de la popolkantoj kun la kulturo de la eŭropa okcidento. En la pli junaj versoj estas sufiĉe da kruda naturalismo, sed maljuniĝante li mirinde puriĝas kaj sublimiĝas: en la aĝo, kiam la ceteraj mallaŭtiĝas, trovas Neruda sin mem kiel poeto. Ĉe la fino de lia viraĝo naskiĝas lia poeziplena, kerna liriko de unika valoro. En liaj "Simplaj motivaj" parolas pri si maljunulo sobre kaj honteme, serĉante kaj trovante por la subjektiva sento esprimon ĝeneralan kaj necesan. Li vidas kaj trovas sin laŭ la vidmaniero de la homaro, t. e. kiel tipo. Bazaj kaj tipaj estas la sentoj kaj sintenoj, kiujn li donas el si mem kaj ofte ankaŭ tipe esprimas ilin, iam pere de neforgeseblaj analogioj el la naturo. (František Xaver Šalda)
Ankaŭ patriotajn sentojn li sukcesis esprimi iam per versoj, kiuj longe konservos sian vivan efikon.
Jan Neruda restis fraŭlo ĝis sia morto.
En Esperanto aperis
- Al la patrineto; Nia horloĝo; Montara balado; Preĝo; Konsolo; Konsento (tradukis Miloš Lukáš); Li estis fripono! (tradukis Jaroslav Hladký). En: Ĉeĥoslovaka antologio. Budapest: Literatura Mondo, 1935.
- Kristnaska romanco. Tradukis Tomáš Pumpr. En: La nica literatura revuo, n-ro 1/2, paĝoj 69/70.
- Maljunulo en la parko. Tradukis Tomáš Pumpr. En: Norda Prismo, 1956/2, paĝo 85.
- Helgolanda romanco. Tradukis Miloš Lukáš. En: La nica literatura revuo, n-ro 5/5, paĝo 181.
- Kosmaj kantoj (3-5). Tradukis Jaroslav Mráz.