Jan Trąbka

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jan Trąbka (naskiĝis la 21-an de junio 1931 en Krakovo, mortis la 27-an de julio 2012 samloke) – kuracisto kaj sciencisto okupiĝinta pri neŭrologio, neŭrokibernetiko kaj spekulativo lime de filozofio kaj metodologio de scienco.

Scienca biografio[redakti | redakti fonton]

En 1955 li finis Kuracistan Fakultaton de Medicina Akademio en Krakovo. Doktorecan tezon titolitan Bioelektra aktiveco de cerbo enestanta en strio de 200-500 Hz defendis en 1961 kaj habilitiĝis surbaze de la disertaĵo Elektrofiziologia bildigo de malsimetrio de cerbaj duonsferoj. En 1977 estis nomumita profesoro eksterordinara, kaj en 1988 profesoro ordinara pri neŭrologiaj sciencoj kaj komputiko. En la jaroj 1974-1991 gvidis la unuan en la lando, establitan de si Fakon pri Medicina Informadiko. Ankaŭ estis anstataŭanto de prezidanto de Krakova Filio de Pola Kibernetika Asocio. Dum pli ol dek jaroj (1991-2002), ĝis pensiiĝo estris Biokibernetikan Fakon de Collegium Medicum ĉe Jagelona Universitato. Ankaŭ estis prezidanto de la Ĉefa Estraro de Pola Asocio de Klinika Neŭrofiziologio, membro de Scienca Konsilio de la Komitato de Neŭrologiaj Sciencoj de Pola Akademio de Sciencoj (PAN) kaj prezidanto de Komisiono de Klinika Neŭrofiziologio de PAN, membro de Scienca Konsilio de Akademia Komputil-Centro "Cyfronet" Kraków. En 1980 iĝis membro de Internacia Instituto pri Cerbo-Esplorado, en 1985 - de Internacia Asocio por Bildigo de Cerbo en Psikiatrio (International Society for Neuroimaging in Psychiatry), en 1989 - de Eŭropa Asocio pri Sonĝo-Esplorado, en 1990 - membro-korespondanto de Collegium Europaeum Jenense. En la jaroj 1959-1960 kiel stipendiulo de la Fondaĵo Rockefeller estis scienca asistanto ĉe Universitato Harvard kaj en Mass General Hospital en Bostono. Samtempe li ligis kunlaboron kun Norbert Wiener, kreinto de kibernetiko en Masaĉuseca Instituto de Teknologio en Kembriĝo. Kiel unusola pola sciencisto estis senpera disĉilo de N. Wiener kaj populariganto de kibernetiko malantaŭ la fera kurteno.

Sciencaj atingoj[redakti | redakti fonton]

La sciencaj atingoj de profesoro Jan Trąbka ampleksas pli ol 500 laboraĵojn pri neŭrologio, neŭrofiziologio, neŭrofarmakologio, medicina informadiko kaj neŭrokibernetiko, en tio 15 librojn. La profesoro estis ankaŭ redaktoro de akademiaj lernolibroj. En 2006 ricevis Oran Medalon de Pola Asocio de Klinika Neŭrofiziologio. Kibernetikon nun ofte pritraktas lige al filozofio, gnostiko kaj teorio de kaoso.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Mózg a jego jaźń (Cerbo kaj ties egoo; 1991)
  • Neurocybernetyka (Neŭrokibernetiko; 1994).
  • Gnoza a nauki neurologiczne (Gnostiko kaj neŭrologiaj sciencoj; 1997)
  • Gnoza znaczy wiedza (Gnostiko signifas scion; 1998)
  • Dusza mózgu (Animo de la cerbo; 2000)
  • Odwieczny chaos a tworzenie się świata (Eterna kaoso kaj mondokreiĝo; 2000)
  • Wyobraźnia (Imago; 2001)
  • Świadomość. Lokalizacjonizm i globalizm (Konscio. Surlokeco kaj terglobeco; 2001)
  • Neuropsychologia światła (Neŭropsikologio de la lumo; 2003)
  • Mózg a świadomość (Cerbo kaj konscio; 1983)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]