Janina Karasiówna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Janina Karasiówna
Persona informo
Naskiĝo 3-an de majo 1903 (1903-05-03)
en Niĵnij Novgorod
Morto 25-an de oktobro 1948 (1948-10-25) (45-jaraĝa)
Mortokialo drono
vdr

Janina Irena Karasiówna (naskiĝis la 3-an de majo 1903 en Niĵnij Novgorod, mortis la 25-an de oktobro 1948 apud Ĉenajo) – majoro de Pola Enlanda Armeo, kunfondintino de Servo al Venko de Pollando, teozofino, proksima kunlaborantino de Wanda Dynowska.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en familia bieno. Filino de Klemens (inĝeniero) kaj patrino Bronisława Brzozowska. Komence lernis en porlernantina lernejo de Pola Help-Komitato de Milit-Viktimoj en Moskvo. Al Pollando alvenis en 1918 ekloĝante en Vilno. Daŭrigis sian edukadon en Gimnazio je la nome al Eliza Orzeszkowa, kie abiturientiĝis junie 1922. De januaro 1923 ŝi studis en Humanisma Fakultato de Universitato Vilno je la nomo al Stefan Batory. Poste translokiĝis al Varsovio, kie studis de oktobro 1925 en Kuracista Fakultato de Varsovia Universitato, samtempe studante du jarojn en Studumo de Soci-Kleriga Laboro de WWP (Libera Pola Universitato). De novembro 1931 studis en Pedagogia Fakultato de WWP.

Ŝi estis ankaŭ engaĝita kiel sekciestro de Klerig-Instituto de Plenkreskuloj ĉe Ministerio de Religiaj Konfesioj kaj Publika Klerigo. Ankaŭ estis instruktorino de Pola Ruĝa Kruco. Jam kiel studentino aliĝis al Pola Teozofia Societo kaj aktive agis en aperinta en Varsovio en 1924 - laŭ iniciato de teozofoj - loĝio de Internacia Miksa Ordeno „Le Droit Humain”. Kiam oni kreis en 1934 polan federacion de la rito „Le Droit Humain” ŝi eniris al ties regopovoj. De la 27-a de septembro 1939 estis en konspiro kaj tiutempe jam apartenis al la unua dekkelkpersona grupo de kunfondinto de la Servo al Venko de Pollando.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Andrzej Krzysztof Kunert, Słownik biograficzny konspiracji warszawskiej 1939-1945 (Biografia vortaro de Varsovia konspiro) 1-a volumo, Eldona Instituto de PAX, Varsovio 1987, p. 81-82, ISBN 83-211-0758-3
  • Marek Ney-Krwawicz, Komenda Główna Armii Krajowej 1939-1945 (Ĉefa Komandantaro de Landa Armeo 1939-1945), Instytut Wydawniczy PAX, Warszawa 1990, p. 440-441, ISBN 83-211-1055-X